Kore - La Testo - Tekst piosenki, lyrics - teksciki.pl

La Testo

Kore

28

Pop

Tekst piosenki
Troviĝas tie ĉi Fiksa formulo Skribita sur foli' Legebla en akulo Rideto kompatas tre Dirante jes aŭ ne Dubas persono Certas la mondo En decida hor' Funda esplor' Kaŝas la koverton Timigas la malcerto Sole kun la fat' La man' sur rezultat' Dubas persono Certas la mondo Pri ĉiu preventil' Vi fajfis kun facil' Kaj ĉiu am-afer' Fridis sen tener' Ho, oftis pasa ĝu' En tempoj de detru' Dubas persono Certas la mondo Ĉar neniu signo estas legebla per okul' Atentu, ne vagu ĝis skrupul' Eĉ en amoro troviĝas demono Kaj neniu dubas, certas la mond' Ankoraŭ eta streĉ' Kaj senkonscienc' Kiu gvatas vin Dum rivela kulmin' Ĉu kaptilo de demon' De viruso sen pardon' Dubas la mondo Certas persono Traviĝas tie ĉi Fiksa formulo Skribita sur foli' Mi legis kun skrupulo Ridet' pro senpeziĝo Aŭ vivo sen feliĉ' Ĉar neniu signo estas legebla per okul' Atentu, ne vagu ĝis skrupul' Eĉ en amoro troviĝas demono Kaj neniu dubas, certas la mond' Ĉar neniu signo estas legebla per okul' Atentu, ne vagu ĝis skripulon
Tłumaczenie
Brak

Najnowsze teksty piosenek

Sprawdź teksty piosenek i albumy dodane w ciągu ostatnich 7 dni